LA PERSISTEMO PAGAS ĈIAM (CP en esperanto NDDL la perséverence paie toujours)

LA PERSISTEMO PAGAS ĈIAM

 

Notre-Dame-des-Landes estas komunumo okcidente de Francio, situanta en la regiono de Loire-Atlantique, regiono Pays de la Loire. La projekto konstrui flughavenon sude de la urbo estis lanĉita en 1960. Neaktiva pro la petrolo-krizo de la 1970-aj jaroj, ĝi reviviĝis en 2000. Fine de 2007, la projekto konfirmiĝis, malgraŭ la anonco de la haltigo de iu ajn kreado de flughaveno farita dum la renkontiĝo « Grenelle de la ĉirkaŭo » en Parizo de tiu sama jaro. La dekreto formaliganta ĝin estas publikigita la 10-an de februaro 2008.

 

La projekto havas defendantojn, kiuj diras, ke ĝi estas rimedo por ekonomia evoluo. Sed ankaŭ ekzistas multaj kontraŭuloj kaj forta mobilizo, kiu kreskis dum ĉi tiuj lastaj jaroj. Ĉi tiuj kontraŭuloj diras, ke la projekto estas netaŭga (la nuna flughaveno estas subutiligita), ke ĝi estas multekosta  mone,  terkulturece, en terkulturaj laborpostenoj, kaj ĝi detrios la ĉirkaŭon. Ĝi tuŝas unu el lasta heĝa kamparo en malseka aero en Francio. Ekde sia komenco, la projekto estis la temo de multaj diskutadoj kaj peripetioj.

 

La 17-an de januaro 2018, la projekto konstrui novan flughavenon estis  definitive forlasita. Necesis 50 jaroj por faligi tiun.

Unu el la aktoroj de ĉi tiu mobilizo, Eŭropa Ekologio La Verduloj (EELV), publikigis ĉi tiun gazetaran komunikon, kiu rimarkigas ĉi tiun ekzemplan sukceson akiritan post longa batalo. EELV estas franca ekologio partio. La persistemo ĉiam pagas .

 

Notre Dame Des Landes:  historia venko

 

La ekologia franca partio, Eŭropa Ekologio– la Verduloj, salutas la  decidon, ekologiistoj atendis jardekojn. Krom la multekosta aspekto, la konstruado de nova flughaveno kaŭzus konsiderindajn ĉirkaŭajn sociajn kaj ekologiajn difektojn.
« Ekologiistoj bondeziras, ke ĉi tiu saĝa kaj kuraĝa decido fariĝos finofara precedento: ke ekonomia evoluo ne konduku kontraŭ la ĉirkaŭo aŭ la vivado, aŭ kontraŭ la konsento de la loĝantaroj, kiel tro ofte estas okazas. « , bedaŭras Julien Bayou /Ĵuljen’Baju’/. La deziro ankaŭ, ke alternativoj estu sisteme ekzamenitaj.

Rapidaj fervojoj EuropaCity aŭ la CDG-Express en Ile de France, Montagne d’Or en Franca Gujano, Lyon Turin aŭ la amuzejo « Centro-Parkoj » projektoj en Borgoña aŭ Isère … La listo daŭras de ĉi tiuj netaŭgaj kaj devigataj projektoj, kiuj gajnus post pacema ekzameno de alternativoj

 

Nun, kiel policistaj busoj veturas al la Zono kiun oni  Defendas (ZAD en la franca : Zone à Défendre), Eŭropa Ekologio – La Verduloj vokas al dialogo kaj al la trankviliĝo. Ĉar la ZAD ne nur estas ekologia afero, netaksigitan kamparon oni devas protekti, sed precipe la simbolo de ebla renovigo de politiko, de nia socia modelo,de nia vivmaniero. Kiel Sandra Regol nin memorigas: « La ZAD estas ĉefe juna generacio, kiu venas lerni kiel kultivi kaj krei terojn vivajn, kiujn oni volus betoni. Estas kamparana spaco, utopia, kunigita, kiu kreas la kondiĉojn de alia agrikulturo, fiera kaj daŭra. Do jes, la kolektivaĵo kaj agrikulturo povas esti la kolonoj de la monda modelo, kiun ni deziras por morgaŭ kaj neeviteble … ĝi ĝenas »

 

En ĉi tiu senso, ekologiistoj petas unu periodon de frostigo de la institucia redistribuo de teroj, por ke ili daŭre estu kolektive subtenataj de tiuj, kiuj batalis por ili. Ni rifuzas ajnan elpelon de tiuj, kiuj vivas en ĉi tiuj pasintaj jaroj en la heĝa kamparo por protekti ĝin kaj kiuj volas daŭrigi projekti siajn vivojn kaj agadojn tie. Estas esence konservi kaj subteni la esceptajn naturajn kaj terkulturajn heredaĵon de ĉi tiu areo, en la logiko de kampara agrikulturo respektanta  la ĉirkaŭon.

 

Estas klare, ke la faktoj ofte donas kialon al la ekologiistoj kaj ke ili estas al la avangardo de la politikoj kapablaj savi nian planedon kaj restaŭrigi socian kaj ekonomian justecon faligitajn de jaraj gvidoj de la sola kompaso de la novliberalismo. Provo de tio estas la lastatempaj kolektivaj venkoj de ekologiistoj, politikaj aŭ alie, ĉu pri elektra fiŝkaptado aŭ flug-haveno Notre Dame Des Landes. Ĉi tiuj venkoj atestas volon de la gecivitanoj impulsi renovigon de niaj vivmanieroj kaj nia politika imago.

 

Julien Bayou kaj Sandra Regol, naciaj parolantoj de Eŭropa Ekologio – La Verduloj

Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *